Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik" interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. "Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, almenaŭ libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo." (Jasnaja Poljana, 27. aprilo 1894.)

Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en La Esperantisto, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja Kredo kaj Prudento. Pro tio la rusa cenzuro