Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malpermesis la gazeton en la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj. Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove baraktadis kun akraĵoj de l' vivado.

Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro saman jaron eliris Lingvo Internacia. Upsala Klubo Esperanta eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis iam plu.