Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Idealista profeto
Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto de malriĉuloj. — Vespera :verkado. — "Al la fratoj". — Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 :kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — Internacia fratiĝo. — Profeta :parolado. — Preĝo al Forto mistera. — Horo neforgesebla.

Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno, kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj in-