Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia.

Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en malriĉa strato de l’ hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn — kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l’ okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera bonfaranto.

Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste,

tre malriĉe, for el ĉia lukso [1]. Per penado

  1. Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: « Ĉu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika? »