Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l’ ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon.

Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la novaj batalantoj:

…Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilaĝo…
Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unuj de la aliaj.
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo Al la fratoj, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la alia « rondo familia ».

Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de l’ malfeliĉa gento priokupis lin. Stu-