Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo. Kontraŭa partio de la « asimilistoj » ankaŭ ne plaĉis al li. Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al lumo kaj sincero li celis.

Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala fundamento de l’ utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo