Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

internacia unuigus ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.

Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis « Homo sum » kaj elektis la titolon Hilelismo laŭ la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de l’ antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin laŭ spirito, dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin laŭ litero. Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. « Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj », tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo ne devus apartiĝi de l’ ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu devus sin konsideri nur parto de l’ tuto. Facile estas ja kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.

Tamen lia Hilelismo ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro