Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj. Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.

El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la potenco de l’ antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l’ animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li dediĉis al Esperantistaj samideanoj « Ni kion povos, ni faros »:

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas…
Ni semas kaj semas konstante [1].

De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj societoj ĝin

subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La

  1. El poemo « La Vojo ».