Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

movado iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua kongreso de l' Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj. Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin ĝenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.

Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.