Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis, ne pri si, nur pri mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank' al multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj subakvigi ĉion "internacian" sub ondego ŝovinista. Tial estis prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en "la rondo familia".