Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
"Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo . . ., ke ĝia facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco."[1]

La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.

Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston, elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga petis pri

  1. El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906.