Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur neĝo sangante.

En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: "Divide ut imperes". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita "Nigra mano" estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj ĝi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de l' butikoj, rabado kaj buĉado sonis baldaŭ. En Kaŭkazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.

Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin defendi