Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:

"Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo."

Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis sian nomon sur la novaj eldonoj de l' broŝuro.

En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj.