Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tial en punktaro Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia religia.

En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe, sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi".

Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo, tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la nomo "Dio" aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili konsciu, ke la veraj ordonoj