Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia, komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro, laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.

Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava.

Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento mora, ne nur idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo.