Paĝo:Prus - La Faraono, 1912, Kabe, I.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mallarĝiĝus, kaj la korpo de la serpento ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj. Fine en la komenco de junio la strio de Nilo estus tre maldika, kaj la korpo fariĝus griza, kvazaŭ vualita de krepo, pro la sekeco kaj polvo.

La ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego ; en januaro oni havas 1o gradojn super la nulo, en aŭgusto 27 ; iafoje la varmego atingas 47 gradojn, kio egalas la temperaturon de nia vaporbano. Krom tio, proksime de Mediteraneo, sur Delta, la pluvo falas dek fojojn jare, en Supra Egipto unu fojon dum 10 jaroj.

En ĉi tiuj kondiĉoj Egipto, anstataŭ esti lulilo de la civilizacio, estus dezerta intermonto, kiaj ekzistas ĉie en Saharo, se ĉiujare ne revivigus ĝin la akvoj de la sankta rivero Nilo. De la komenco de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superverŝas preskaŭ la tutan Egipton ; de la komenco de oktobro ĝis la fino de majo de sekvanta jaro la akvoj malleviĝas, kaj iom post iom malkovriĝas pli kaj pli malaltaj partoj de la lando. La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna ; kiam la akvoj malaperas, sur la superverŝitaj teroj restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn. La ŝlimo kaj la varmega klimato estas la kaŭzo, ke Egiptano, fermita inter dezertoj, havas tri rikoltojn dum unu jaro kaj ĉirkaŭ 300 grajnojn de ĉiu grajno semita.

Sed Egipto ne estas unuforma ebenaĵo, sed lando ondlinia ; unuj ĝiaj teroj trinkas la benitan akvon nur dum du aŭ tri monatoj, aliaj ne vidas ilin dum la tuta jaro, ĉar la superakvo ne atingas ĉien. Krom tio, iafoje la superakvo estas malpli granda, kaj tiam unu parto de Egipto ne ricevas la fruktigan ŝlimon. Fine, pro la varmego, la tero rapide sekiĝas, kaj oni devas surverŝi ĝin kvazaŭ en tervazoj.

Ĉiuj ĉi cirkonstancoj faris, ke la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis aŭ perei, se ĝi estis malforta, aŭ reguligi la akvojn, se ĝi estis genia. La antikvaj Egiptanoj havis genian saĝon kaj kreis civilizacion.

Jam antaŭ ses mil jaroj ili rimarkis, ke Nilo leviĝas, kiam la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo. Ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon.

Por konservi la akvon la tutan jaron, ili elfosis en sia lando reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan. Por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn, el kiuj la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn kaj estis profunda dek du etaĝojn. Fine apud Nilo kaj kanaloj ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin