Paĝo:Prus - La Faraono, 1912, Kabe, I.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur kampojn, kuŝantajn unu aŭ du etaĝojn pli alte. Krom tio ili devis ĉiujare purigi la ŝlimplenajn kanalojn kaj konstrui alte vojojn por la militistaroj, kiuj devis fari siajn marŝojn en ĉiuj sezonoj.

Ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon. La fortikigo de la digoj, la purigo de la kanaloj, devis estis farata kaj farita samtempe sur granda supraĵo, — aperis la neceseco krei armeon de laborantoj, kalkulantan dekmilojn da anoj, kiu havis difinitan celon kaj komunan direktanton ; armeon, kiu bezonis multe da nutraĵoj, multe da helpaj rimedoj kaj fortoj.

Egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn. Ŝajnas, ke kreis ĝin kaj poste preparis planojn por ĝi la pastroj, t. e. la saĝuloj egiptaj, kaj komandis ĝin la reĝoj t. e. la faraonoj. Tiamaniere la egipta popolo, en la tempo de sia grandeco, formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo — korpo kaj la obeo — la cemento.

Do la naturo mem de Egipto, postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando : la popolo laboris, la faraono direktis, la pastroj preparis planojn. Kaj tiel longe kiam ĉiuj tri konsente iris al la celoj, montritaj de la naturo, tiel longe la socio povis flori kaj plenumi siajn eternajn verkojn.

La kvieta kaj gaja, tute ne batalema egipta popolo, dividiĝis en du klasojn : terkulturistoj kaj metiistoj. Inter la terkulturistoj estis sendube ankaŭ kelke da posedantoj de malgrandaj pecoj da tero, sed la plejmulto luis la terojn de l’faraono, de l’pastroj aŭ aristokrataro. La metiistoj, produktantaj la vestojn, meblojn kaj instrumentojn, estis sendependaj ; tiuj, kiuj laboris ĉe la grandaj konstruaĵoj, formis kvazaŭ armeon.

Ĉiu el tiuj specialoj, precipe la arĥitekturo, bezonis fortojn movantajn kaj tirantajn : iu devis ĉerpi akvon el la kanaloj dum tutaj tagoj, transporti ŝtonojn el la minejoj tien, kie ili estis necesaj. Ĉi tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la ŝtonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj de la juĝoj, aŭ militkaptitoj.

La aŭtoĥtonaj Egiptanoj havis kupran koloron de l’haŭto kaj sin gloris per tio, malestimante same la nigrajn Etiopianojn, la flavajn Semidojn kaj la blankajn Eŭropanojn. La koloro de la haŭto, ebliganta distingi aŭtoĥtonon de fremdulo, pli multe helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio, kiun oni povas akcepti, aŭ la lingvo, kiun oni povas ellerni.

Tamen, kun la tempo, kiam la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi, en la landon alfluis pli kaj pli multenombre fremdaj elementoj. Ili mal-