Paĝo:Prus - La Faraono, 1912, Kabe, I.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fortigis la unuecon, disigis la socion, kaj fine superverŝis kaj dronigis en siaj ondoj la antaŭajn loĝantojn de la lando.

La faraono administris la regnon kun la helpo de konstanta armeo kaj milico aŭ polico kaj multenombraj oficistoj, el kiuj iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro. En la teorio li estis leĝdonanto, plej alta juĝanto, pastrestro, eĉ dia filo kaj dio. Li ricevis diajn honorojn ne nur de la popolo kaj oficistoj, sed eĉ iafoje li mem konstruis por si altarojn kaj bruligis incenson antaŭ siaj propraj portretoj.

Flanke de la faraonoj, kaj ofte super ili estis la pastroj; tio estis aro da saĝuloj, kiuj direktis la aferojn de la lando.

Hodiaŭ preskaŭ neeble estas imagi la gravan rolon, kiun la pastraro ludis en Egipto. Ili estis instruantoj de l’junaj generacioj, antaŭdiristoj sekve konsilantoj de l’maturaj homoj, juĝistoj de l’mortintoj, al kiuj ilia volo kaj scio garantiis la senmortecon. Ili ne nur plenumis la religiajn ceremoniojn ĉe la dioj kaj faraonoj, sed ankaŭ kuracis la malsanulojn kiel kuracistoj, influis la publikajn laborojn kiel inĝenieroj, kaj la politikon kiel astrologoj kaj precipe kiel spertuloj en la aferoj de l’propra lando kaj de ĝiaj najbaroj.

En la historio de Egipto grandan gravecon havas la rilatoj, kiuj ekzistis inter la pastraro kaj la faraonoj. Plej ofte la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn; tiam li vivis longe, kaj lia nomo kaj liaj portretoj, gravuritaj sur tomboj, estis glorataj de unu generacio post alia. Sed multaj faraonoj regis mallonge, kaj de kelkaj malaperis ne nur la agoj, sed eĉ la nomoj. Kelkfoje okazis, ke dinastio falis, kaj la ĉapon de faraonoj — klaff, ĉirkaŭitan de serpento, surmetis pastro.

Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj reĝoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris konsente por la feliĉo de ĉiuj. Sed venis epoko, en kiu la kvanto da regnanoj malgrandiĝis de militoj, la premata kaj ekspluatata popolo perdis fortojn kaj la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso. Kaj kiam en la azia lukso dronis la energio de l’faraonoj kaj la saĝo de l’pastroj, kaj la du potencoj komencis batalon pri la monopolo ekspluati la popolon, Egipton ekregis fremduloj kaj estingiĝis la lumo de la civilizacio, kiu dum kelke da jarmiloj brilis apud Nilo.

Nia rakonto rilatas la xi-an jarcenton antaŭ Kristo, kiam falis la xx-a dinastio kaj post la filo de l’suno, la eterne vivanta Ramzes xiii-a, ekokupis la tronon kaj ornamis sian frunton per ureus, la eterne vivanta filo de l’suno Sem-amen-Herhor, pastrestro de Amon.