— Por kia veŝto? — respondis li mirigite, certe pensante pri la propra.
Sed tuj li ekmemoris kaj rapide levis la veŝton, kuŝantan sur la planko.
— Por tiu ĉi veŝto? via moŝto demandas pri tiu ĉi veŝto?
Kaj poste, kvazaŭ vekiĝus en li suspekto, li demandis;
— Por kio via moŝto bezonas tiun ĉi veŝton?
— Kiom vi volas por ĝi?
La flavaj okulblankaĵoj de la komercisto ekbrilis kaj la pinto de lia longa nazo iĝis ankoraŭ pli ruĝa.
— Via moŝto pagu… rubleton! — respondis li. tiel etendante la vendotaĵon antaŭ miaj okuloj, por vidigi ĉiujn ĝiajn bonajn kvalitojn.
— Mi pagos al vi duonon da rublo.
— Duonon da rublo por tia veŝto? — tio ne povas esti —parolis la komercisto.
— Nek unu groŝon pli.
— Ne ŝercu, via moŝto — diris li, frapetante per la mano mian brakon. — Vi ja mem scias, kiom ĝi valoras. Ĝi ja ne estas veŝto por malgranda infano, ĝi estas por matura persono…
— Nu, se vi ne povas vendi ĝin por duono da rublo, foriru. Mi ne donos pli multe.
— Nur ne koleru, — interrompis li, moliĝante.—Je mia konscienco: por duono da rublo mi ne povas, sed mi fidas al via prudento… diru vi mem,