kiom ĝi valoras, kaj mi konsentos. Mi eĉ preferas malgajni, por ke nur fariĝu tio, kion vi deziras. — La veŝto valoras kvindek groŝojn[1], kaj mi proponas al vi duonon da rublo.
— Duonon da rublo? nu, estu duono da rublo —li ekĝemis, enpuŝante la veŝton en miajn manojn. — Mi eĉ malgajnu, por ke mi nur ne bezonu denove krii… tia vento…
Kaj li montris per la mano la fenestron, post kiu kirliĝis neĝa nubo.
Kiam mi estis prenonta monon, la komercisto, videble rememorinte pri io, elŝiris el miaj manoj la veŝton kaj komencis revizii ĝiajn poŝetojn.
— Kion vi serĉas tie ?
— Eble mi forgesis ion en la poŝo, mi ne memoras respondis li per plej natura tono kaj redonante al mi la acetaĵon, aldonis: — almetu, via moŝto, almenaŭ dek groŝojn.
— Nu, adiaŭ — mi respondis, malfermante la pordon.
— Mi ĵetas min al viaj piedoj. Hejme mi havas ankoraŭ unu tre bonan pelton.
Kaj elŝovinte ankoraŭ la kapon el post la pordo, li demandis:
— Eble via moŝto ordonos alporti ŝaflaktajn
fromaĝetojn ?
- ↑ 1 rublo = 100 kopekoj; 1 kopeko = 2 groŝoj. (traduk).