Kelkajn minutojn poste li kriis denove en la korto: Mi komercas, komercas!. kaj kiam mi stariĝis ĉe la fenestro, li salutis min kun amika rideto.
Neĝo komencis faladi tiel dense, ke preskaŭ krepuskiĝis. Mi metis la veŝton sur tablon kaj komencis pensi jen pri la sinjorino, kiu eliris ekster la pordegon, mi ne scias, kien, jen pri la malplena loĝejo, troviĝanta apud la mia, jen pri tiu, super kiu surkreskas nun ĉiam pli dika tavolo da neĝo…
Ankoraŭ antaŭ tri monatoj mi aŭdis, kiel ili interparolis en unu belvetera septembra tago: En majo la sinjorino eĉ kantetis ion — li ridis, legante la «Festan Kurieron". Sed hodiaŭ…
En nian domon ili translokiĝis en la komenco de aprilo. Ili leviĝadis frue, trinkis teon el lada samovaro kaj kune eliradis eksteren. Ŝi — al la lecionoj, li — en oficejon.
Li estis negrava oficisto, kiu kun tia admiro rigardis fakajn ĉefojn, kiel vojaĝanto — Tatrojn. Tial li devis multe labori dum la tutaj tagoj. Mi vidadis lin eĉ je noktomezo, klinitan ĉe lampo super tableto.
La edzino sidis ordinare apud li kaj kudris. Kelkfoje, rigardinte lin, ŝi ĉesigadis sian laboron kaj diradis per admona tono:
— Nu, sufiĉe da laboro. Iru dormi.
— Kaj kiam vi iros dormi?
— Mi… finos nur kelkajn stebojn,
— Nu, do mi ankaŭ skribos kelkajn liniojn.
Denove ili klinadis la kapojn kaj faris siajn task-