Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

serĉante la vojon, kaj vi vidas, ke kelkaj arboj kaŝiĝas malantaŭ aliaj, kvazaŭ volante konvinki vin, ke ili estas malpli multaj, ol vi opinias.

Ho, la arbaro estas afero danĝera. Tie spionas ĉiu birdo, kien vi iras; ĉiu herbeto volas ĉirkauplekti viajn piedojn, kaj, ne povante tion fari—almenaŭ per brueto ĝi sciigas pri vi la aliajn. Ŝajne la arbaro tiel sopiras al homa vizaĝo, ke, ekvidinte ĝin foje, ĝi uzas ĉiujn ruzojn, por reteni vin por ĉiam.

La suno jam komencis subiri, kiam mi eliris sur la kampon. En kelkpaŝa distanco mi renkontis Valĉjon. Li iris rapide, direkte al la arbaro, kaj li apogis sin per alta bastono.

— Kien vi iras?—demandis mi lin.

Li ne forkuris de mi. Li haltis kaj, montrante per sia flava maneto la arbaron, li respondis mallaŭte:

— For! for!..

— Baldaŭ noktiĝos, revenu hejmen!

— Sed la patrineto volas min terure bati.

— Iru kun mi, tiam ŝi ne batos vin.

— Ho, ŝi batos,..

— Nu venu, vi vidos, ke ŝi faros al vi nenion—mi diris, proksimigante al li.

La knabo iom reiris, sed li ne forkuris ŝajnis al mi, ke li hezitas.