Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita



Mi naskiĝis en epoko, kiam ĉiu homo devis havi alnomon, eble eĉ ne tute ĝustan.

Tiakaŭze nian bienposedantinon oni nomis grafino, mian patron ŝia plenrajtigito, kaj min tre malofte Kazjo aŭ Lesniewski, sed sufiĉe ofte — petolulo, kiam mi estis ankoraŭ hejme, aŭ — azeno, kiam mi estis jam sendita en lernejon.

Ĉar oni vane serĉus la nomon de nia bienposedantino en la almanako de aristokratiaj familioj, do ŝajnas al mi, ke la brilo de ŝia grafa krono ne etendiĝis pli malproksimen, ol la plenrajtigiteco de mia sankt-memorata patro. Mi eĉ rememoras, ke la titolo de grafino estis kvazaŭ monumento, per kiu mia s. m. patro honorigis la ĝojan okazon, kiam lia salajro estis pligrandigita jare je 100 polaj florenoj[1] Nia sinjorino silente akceptis la oferitan al ŝi

  1. 15 spesmiloj.