Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

do repaŝis, ree oscedis kaj—ree plaŭde trinkis kelkajn glutojn, iom pli kuraĝe. Poste la knabo povis jam frapi per la kulero lian kapon, kiom li volis, ĉar la hundo, ricevinte apetiton, por ĉiuj mondotrezoroj ne forigus la buŝon el la plado. Sed ankaŭ Valĉjo ekrimarkis, ke tiu estos pli prava, kiu formanĝos kiel la unua, kaj li manĝis, ke li eĉ komencis spiregi, ĉe unu rando de l' plado, kaj la hundo plaŭde trinkis ĉe la alia.

Se la patrino havis bonan humoron, kaj Valĉjo estis apude, tiam li ricevis frandaĵojn el la palaca tablo.

— Jen havu, amuzu vin — diris la vazlavistino, donante al li pecetojn de kuketoj, teleron malpurigitan per saŭco, fiŝan kapon, neĉirkaumorditan flugileton, au glason, sur kies fundo troviĝis iometo da kafo kaj la resto de nesolvita sukero. Kiam li ĉion elsuĉis el la glaso, aŭ pure ellekis la taleron, tiam demandis lin la patrino:

— Nu — ĉu ĝi estas bona?

Valĉjo apogis tiam la manojn sur la koksoj, kiel tion faris la bienservistoj post tagmanĝo, li ekspiris profunde, flanken-ŝovis sian malnovan ĉapelon kaj respondis:

— La homo, dank' al Dio, iom manĝis!... Oni devas iri al la laboro...