Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nia parolado interrompiĝis. Tamen mi gajnis tiom, ke mi kuraĝe rigardis Lonjon, kaj, kiome la afero prezentiĝas nun al mi, ŝi tute min ne respektis. Kontraŭe, ne formoviĝante el la loko, ŝi komencis saltadi trans la ŝnuron, intertempe parolante kun mi.

— Kial vi ne ludis kun ni?

— Ĉar mi estis okupita.

— Kion vi faras?

— Mi lernas.

— Dum la ferioj neniu ja lernas.

— En nia klaso oni devas lerni eĉ dum la libertempo.

Lonjo transsaltis dufoje la ŝnuron kaj diris:

— Adaĉjo estas en la kvara klaso, kaj tamen dum la festoj li ne lernis. Ah, vere!... vi ne konas Adaĉjon.

— Kiu diris al vi, sinjorino, ke mi lin ne konas?— mi demandis fiere.

— Ĉar vi, sinjorido, estis en la unua klaso, kaj li en la tria...

Ree ŝi faris du saltojn trans la ŝnuron...

Mi pensis, ke okazos al mi io stranga.

— Kun mi rilatiĝis eĉ la kvara klaso — mi rediris incitite.

— Estas indiferente, ĉar Adaĉjo lernas en Varsovio, kaj vi... Kie vi vizitas la lernejon?... Kie?...