truigis la boaton! — mi senkulpigis min, kiel antau nia lerneja inspektoro.
— Ĉu nur certe? — demandis Lonjo, akre rigardante en miajn okulojn. — Ĉar vi, sinjorido, ŝajnas esti kapabla fari tion...
La paroltono de la fraŭlineto ne plaĉis al mi. Je koboldo! la plej forta el miaj kolegoj ne alparolus min tiamaniere.
— Se mi diras ne, estas jam tute certe!... mi respondis, forte akcentante la ĝustajn vortojn.
— Tiaokaze la ĝardenisto diris malveron— rediris Lonjo, sulkigante la brovojn.
— Li faris bone — mi respondis — ĉar la junaj sinjorinoj ne scias naĝi per boato.
— Kaj vi scipovas tion, sinjorido?
— Mi scipovas naĝi per boato kaj per manoj, kaj ankaŭ dorse kuŝante, aŭ starante.
— Ĉu vi nin veturigos?
— Se via panjo permesos, tiam mi faros tion.
— Do rigardu, sinjorido, ĉu la boato ne estas truhava.
— Ĝi ne estas. — Kaj de kie aperis tie la akvo?
— De la pluvo.
— De la pluvo?