prunelarbusto kaptis min je la vestaĵo, ĉirkaŭvolvis miajn piedojn, pinĉis, forpuŝis, ne!.. ĝi luktis, baraktis kun mi, kiel viva monstro, kaj dume Lonjo vokis: „helpon!... Dio, mia Dio!...“ kaj mi komprenis nur unu aferon, klaran, kiel la suno, ke mi devas doni helpon, aŭ mem perei.
Lacigite, gratite, kaj plej multe — terurite, mi trapuŝis min fine al tiu loko, el kie mi aŭdis la ploron de Lonjo.
— Lonjo!... Kio okazis al ci? — mi vokis al ŝi, unue laŭ la nomo.
— Vespo!... Vespo!...
— Vespo?... — mi ripetis, saltante al ŝi.— Ĝi mordis cin?...
— Ankoraŭ ne, sed...
— Kion do?...
— Ĝi rampas sur mi...
— Kie?...
El ŝiaj okuloj fluis larmoj. Ŝi tre hontiĝis, sed la timego superis?
— Ĝi eniris en mian ŝtrumpon... Ho Dio... Dio... Zonjo!...
Mi ekgenuis apud ŝi, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis serĉi la vespon.
— Do elprenu ĝin — mi diris.
— Sed mi timas. Ho, Dio!...