Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

for de la genuoj de Lonjo, kaj, rigardante en ŝiajn okulojn, mi ridis.

Nun ankaŭ ŝi komencis ridi.

— Ah, vi estas senkora, malbona!—parolis ŝi — ke vi povis min tiel timigi. Kiel vi povis sveni pro tia bagatelo?... Se tio estus eĉ vespo, ĝi ne formanĝus min ja... Kaj kion mi povus fari ĉi tie por helpi al vi?... Sen akvo, sen homoj; Zonjo ien foriris, kaj mi mem devus savi tiel grandan knabon. Hontu!

Kompreneble, ke mi hontis. Ĉu estis motivo por timigi ŝin tiel?

— Nu — kiel vi fartas? — demandis Lonjo. Eh! certe jam bone, ĉar vi ne estas jam tiel pala. Antaŭe vi estis pala kiel tolo.

— Nu — diris ŝi post momento — mi bele aspektos, kiam la panjo pri tio sciiĝos!... Ah, Dio! mi eĉ timas reveni hejmen...

— Pri kio sciiĝos la panjo?—mi demandis.

— Pri ĉio, plej malbone, pri tiu vespo...

— Do diru tion al neniu.

— Nenio helpos, se mi ne diros...—parolis ŝi, deturnante la kapon.

— Eble vi pensas, ke mi diros...—respondis mi. Kiel mi amas la patron, mi al neniu diros eĉ vorteton.

— Kaj al Zonjo?... Ŝi estas bona por sekreto.