Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Gasto.

Nu, por signo de tio, ke vi jam tute ne koleras, kantu ankoraŭ, Laura.

Laura.

Jes, por adiaŭdiro: jam estas nokto. Sed kion do mi kantos? Ha, aŭskultu!

(Ŝi kantas).

Ĉiuj.

Belege! senkompare!

Laura.

Adiaŭ do, sinjoroj.

Gastoj.

Adiaŭ, Laura.

(Ili eliras. Laura haltigas Don’ Karlos’).

Laura.

Vi, furioza, restu ĉe mi. Vi plaĉis al mi; vi memorigis al mi Don’ Ĵuan’on, kiam vi ekmallaŭdis min kaj kunpremis kun grinco dentojn.

Don’ Karlos’.

Feliĉulo! Vi sekve amis lin?

(Laura faras jesas signon).

Don’ Karlos’.

Tre?

Laura.

Tre.

Don’ Karlos’.

Kaj ĉu nun vi amas lin?

Laura.

En tiu-ĉi minuto? Ne, mi ne amas. Mi ne povas ami du. Nun mi vin amas.

Don’ Karlos’.

Diru, Laura: kian aĝon vi havas?

Laura.

Dek ok jarojn.

Don’ Karlos’.

Vi estas juna kaj estos juna ankoraŭ kvin aŭ ses jarojn. Ankoraŭ eble ses jarojn ili puŝos sin amase ĉe vi, karesos vin, vin dorlotos kaj faros donacojn kaj amuzigos vin per noktaj serenadoj kaj en nokto mortigos por vi unu duan sur kruciĝoj