de vojoj. Sed kiam tempo foriros, kiam viaj okuloj fariĝos kavaĵaj kaj palpebroj, sulkinĝinte, fariĝos nigraj kaj grizaĵo briletos en via harligo kaj oni nomados vin maljunulino, — tiam kion vi diros?
Laura.
Tiam?… Sed kia! pensi pri tio-ĉi? Kia interparolo? Aŭ ĉu vi ĉiam havas tiajn pensojn? Iru, malfermu balkonon… Kiel ĉielo estas trankvila! Varma aero estas senmova; nokto odoras citronon kaj laŭron, hela luno brilas sur densa kaj malluma bluaĵo kaj tirante, klare krias gardistoj!… Sed malproksime, en nordo — en Parizo — ĉielo, eble, estas kovrita de nuboj, malvarma. pluvo falas kaj vento blovas. Sed kion tio nin interesas? Aŭskultu, Karlos: mi postulas, ke vi ridetu… Nu, tiel bone!
Don’ Karlos’.
Kara demono.
(Oni frapas).
Don’ Ĵuan’.
He, Laura!
Laura.
Kiu estas tie? Kies estas tiu-ĉi voĉo?
Don’ Ĵuan’.
Malfermu!
Laura.
Ĉu efektive! Dio!