Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Heroo de legendo pri konata al ĉiuj Don Ĵuan estas hispana „kaballero“ Don Ĵuan Tenorio. Tiu ĉi familio efektive ekzitis en XIV centjaro kaj en unu registro de kavaliroj de ordeno de Banda (kavaliroj de ruĝa ligilo) oni vidas ĝian insignon. Don Ĵuan Tenorio vivis en tempo de regado de reĝo de Kastilio Pedro Kruela, estis lia favorato kaj prenis parton je liaj malĉastaj aventuroj. Per tio ĉi limiĝas historiaj scioj pri li. Legendo kreis el li tipon de delogisto, kiu vivas per vivo, plena de aventuroj. Unu fojon Don Ĵuan en nokto enŝtelas sin al filino de komandoro Ullos. Al krioj de knabino alkuras ŝia patro kaj Don Ĵuan lin mortigas. Oni enterigis komandoron en preĝejeto de monaĥejo de Francisko. Don Ĵuan aperas tien kaj ofendas per vortoj lian monumenton; pro tio-ĉi monumento fortiras Ĵuan’on en inferon. Ekzistas scio, ke efektiva Don Ĵuan, je postulo de parencaro de mortigita komandoro, estis enlogita de monaĥoj en lian monaĥejon kaj estis mortigita de ili; por komprenigi lian malaperon monaĥoj propagandis famon, ke monumento de komandoro, ofendita de Don Ĵuan, fortiris lin en inferon. En tiu-ĉi formo legendo komencis ricevi literaturan prilaboradon de XVII centjaro. En 1630 jaro aperis en lingvo hispana dramo de Tirso-de-Molina: „Delogisto el Sivilio aŭ Ŝtona Gasto“; dua hispana peco de tiu-ĉi centjaro kaj je tiu-ĉi sama temo, restinta en manuskripto, apartenas al Alonzo-de-Kardoba. Dramo de Molina fariĝis konata en Italujo kaj sekvigis imitojn de Ĉikonjini kaj de Ĝilberti. En 1658 jaro itala aktoraro kun granda sukceso lu-