Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dis „Ŝtonan Gaston“ en Parizo kaj tio-ĉi sekvigis tutan vicon da francaj pecoj pri Don Ĵuan. En tiu-ĉi sama 1658 jaro aperas „Don Ĵuan“ de Dorimon; post ĝi — dramo de Villié, glora komedio de Molier’ (1665), transfaro de tiu-ĉi komedio de Kornel’ kaj peco de Rozimon’. En XVIII centjaro aperis dramoj de itala poeto Goldoni (1736) kaj itala abato Lorenco Da-Ponte (1787), al vortoj de kiu estas verkita muziko de opero de Mocart’. En XIX centjaro estis skribitaj — en lingvo germana: fantazio de Hofman’ kaj tragedio de Grabbe („Don Ĵuan kaj Faust“), en lingvo rusa „Ŝtona Gasto“ de Puŝkin kaj en lingvo franca „Don Ĵuan de Marano“ de A. Dumas (1836).

Sed legendo pri Don Ĵuan havis ankoraŭ duan redakcion. Laŭ tiu-ĉi redakcio Don Ĵuan el familio de Maranja vivas ankaŭ kiel heroo de unua legendo, sed dank’ al supernaturaj fortoj li pentas kaj mortas tute pardonita. Unua prilaboro de legendo en tiu-ĉi formo estis rakonto de Prospero Merime („Les âmes du purgatoire“ — „Animoj de purigejo“, 1834); post li sekvis Sorilia (1844) kaj rusa poeto A. Tolstoj („Don Ĵuan“, drama poemo, 1859). Fine, tute foriginte supernaturan elementon, tipon de Don Ĵuan prilaboradis Lenau (1844), Viese, Braun von Braunthal, Paul Heyse kaj Armand („Don Ĵuan d’Armana“, 1886.[1]).

„Ŝtona Gasto“ de Puŝkin (1799—1837) estas verkita en aŭtuno de 1830 jaro en lia vilaĝo Boldino, en la gubernio Niĵni-Novgorod. Sed tiu-ĉi tragedio — unu el plej grandaj kreitaĵoj de poezio — estis presita nur en 1839 jaro, post morto de aŭtoro, kiu estis mortigita en duelo kun Dantes’ en 1837 jaro. Glora rusa kritikisto Belinskij estis unua, kiu komprenis tutan majestecon de tiu-ĉi per mezuro produktaĵo, nominte ĝin „perlo de kreitaĵoj de Puŝkin“, „plej kara, plej luksa diamanto en lia krono de poeto“. — „Tragedio aŭ komedio, diras Belinskij, kiel ĉiu arta produktaĵo, devas prezenti apartan, fermitan en si mem mondon, t. e. ĝi devas havi unuecon

de agado, kiu eliras ne el ekstera formo, sed el ido, ku-

  1. E. Braun: „Literatura historio de tipo de Don Ĵuan„.