Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝanta en ĝia fundamento. Ĝi allasas nek elementojn, fremdajn al ĝia ideo, nek eksterajn puŝojn, kiuj helpus al irado de ago, sed disvolviĝas imanente, t. e. el interne de si mem, kiel arbo disvolviĝas el grajno. Tial ĉiu peco en drama formo, esprimanta tute kaj tute konsumanta ĝian ideon, tuta kaj finita en arta signifo, t. e. kiu prezentas per si apartan kaj fermitan en si mondon — estas aŭ tragedio aŭ komedio, kio dependas de esenco de ĝia enhavo kaj tute ne dependas de ĝia amplekso kaj grandeco, eĉ se ĝi etendiĝas ne pli ol sur kvin paĝoj. Tiel, ekzemple, pecoj de Puŝkin: „Mocart’ kaj Salieri“, „Avara Kavaliro“, „Nimfo“, „Boris Godunov“ kaj „Ŝtona Gasto“ — estas tragedioj en plena senco de tiu-ĉi vorto, kiel pecoj, esprimantaj en drama formo ideon de venko de morala leĝo kaj prezentantaj, ĉiu aparte, tute apartan kaj fermitan en si mem mondon“[1].

„Ŝtona Gasto“, postmorta verko de Puŝkin, estas drama poemo… Heroo de tiu-ĉi malgranda dramo estas Don Ĵuan, tiu sama, kiu aperas heroo en libreto de glora opero de Mocart’; sed ĉe Puŝkin komunaj kun tiu-ĉi libreto estas nur nomoj de agantaj personoj, nomoj de Don Ĵuan, de donino Anno, de Leporelle; ideo do de tute produktaĵo, ĝia dismeto, irado, kunligo kaj disligo, situacio de agantaj personoj — ĉio tio-ĉi estas ĉe Puŝkin lia propra, originala. Poemo etendiĝas ne pli, ol sur tridek kvin paĝoj kaj malgraŭ tio-ĉi ĝi estas tuta, limigita produktaĵo de krea genio, arta formo, kiu tute ampleksis senfinan ideon, metitan en ĝia fundamento, grandegula kreitaĵo de granda majstro, kies kreanta mano povis konsumi sur tiuj-ĉi malmultaj tridek kvin paĝoj grandan ideon, tutan, ĝis plej malgranda nuanco. Ni petas ne akcepti niajn vortojn kiel juĝo[Necerta teksto]ne, ili ne estas juĝo, ili estas nur sonoj, ekkrioj, interjekcioj… Ni ekvidis malproksimon sen limoj, profundaĵon sen

fine — kaj ni kun tremo reiris posten“[2].

  1. Belinskij „Verkoj“, t. III, 388—9, 1862.
  2. Belinskij: „Verkoj“, t. III, 61,62.