Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Ŝtona Gasto“ estas skribita per senrimaj versoj. Mi jam diris mian opinion pri tradukoj de grandaj produktaĵoj en rimoj; („Esperantisto“ 1891, № 10). Tie-ĉi mi povas nur aldoni sekvantajn vortojn de Belinskij pri tradukoj de verkoj de Ŝekspir: „mi estas konvinkita, ke por perfekta traduko per versoj de dramoj de Ŝekspir tradukanto mem devas esti Ŝekspir, alie lia traduko estos eĉ se iom malĝusta, — malĝusta aŭ laŭ ideo aŭ laŭ formo kaj ĉiam estos pli aŭ malpli subjektiva. Por legado oni povas kaj devas traduki Ŝekspir’on per prozo“.[1] — Mi pensas ke ĝis oni trovos arton ne aliigi per versaj tradukoj figurojn de originalo, tiu-ĉi postulo devas esti uzata por tradukoj de verkoj de ĉiu granda poeto. Almenaŭ ĝi devas esti uzata por tradukoj de dramaj kreaĵoj, en kiuj maniero de esprimado de herooj estas ofte por artisto forta rimedo klarigi pli bone iliajn karakterojn.

En prilaboro de tipo de Don Ĵuan Puŝkin per nenio ŝuldis al siaj antaŭirantoj. Oni povas nur montri scenon de invito monumenton, kiu estas tre simila je tiu-ĉi sama sceno de Molier’ kaj oni povas supozi influon de Ŝekspir en IV sceno, kiam Don Ĵuan diras sian nomon (Ŝekspir: „Riĉard III“, akt. I, sc. II). El eminentaj artistoj rolon de Don Ĵuan en „Ŝtona Gasto“ ludis sur sceno Rossi. Rusa kompozitoro Dargomijskij verkis muzikon al vortoj de Puŝkin, sed indeco de tiu-ĉi opero (Ŝtona Gasto) ĝis nun estas disputa demando de muzika kritiko.

Tradukinto.
[Ornamaĵo mankas]
  1. Belinskij: „Verkoj“, t. III, 362, rimarko.