Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al li paketon, de kiu li forŝiris la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la skribaĵon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj leteroj, rimarkis nenion.

— Sinjoroj, — diris al ili Silvio — ĉirkonstancoj postulas mian foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, — li daŭrigis, sin turnante al mi — mi atendas nepre.

Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, — restis nur la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min je la mano kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

— Mi bezonas interparoli kun vi, — li diris mallaŭte. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ alia kaj senparole ekfumis