Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco, brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, — Silvio interrompis la silenton.

— Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, — li diris al mi: — antaŭ la disiĝo mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki, ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, — sed mi vin ŝatas kaj sentas, ke al mi estus penige lasi en via menso maljustan impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis, mallevinte la okulojn.

— Al vi ŝajnis strange, — li daŭrigis, — ke mi ne postulis kontentigon de tiu ebria frenezulo, s-ro R. Vi konsentos tamen, ke, ĉar mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj manoj, kaj la mia — preskaŭ eksterdanĝera; mi povus atribui mian moderemon sole al mia grandanimeco, — sed mi ne volas mensogi. Se mi estus povinta puni s-ron R., tute ne submetante al danĝero mian propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio daŭrigis:

— Certe, jes, — mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.