Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mia scivolo estis forte ekscitita.

— Ĉu vi ne duelis kun li? — mi demandis. — Certe iuj cirkonstancoj vin disigis, ĉu ne?

— Mi duelis kun li, — respondis Silvio, — kaj jen memorsigno pri nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj iligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo”); li ĝin surmetis; ĝi estis trapafita unu verŝokon[1] super la frunto.

— Vi scias, — daŭrigis Silvio, — ke mi servis en *** husara regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis ĉefi, sed en mia junaĝo ĝi estis mia pasio. Niatempe diboĉado estis moda; mi estis la unua diboĉulo en la armeo. Ni fanfaronis pri drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov’on, prikantitan de Deniso Danidov. Dueloj en nia regimento okazis ĉiumomente; en ĉiuj mi estis atestanto aŭ aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la regimentestroj, tre ofte deŝanĝataj, opiniis min neforigebla malbono… Mi kviete (aŭ malkviete) ĝuis mian gloron, kiam nian regimenton eniris junulo el riĉa, eminenta familio (mi ne volas lin nomi). De mia naskiĝo mi ne renkontis tiom brilan feliĉulon! Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej senzorgan kuraĝon, faman nomom,

  1. 1 verŝoko (⅟16-ono de arŝino) = 4,4 centimetroj. — (Rim. de la tradukinto).