Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nekalkuleblan monon, kiu neniam al li mankis, — kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur min. Mia superregado ekŝanceliĝis. Ĉarmita de mia gloro, komence li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj sen ia bedaŭro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi komencis serĉi malpaciĝon kun li; al miaj epigramoj li respondadis per epigramoj, kiuj ĉiam ŝajnis al mi pli neatenditaj kaj pli spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj; li ŝercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo ĉe pola bienhavanto, vidante lin atentobjekto de ĉiuj sinjorinoj kaj precipe de la dommastrino, kiu estis amligita kun mi, mi diris al li en la orelon iun malspritan insultaĵon. Li ekflamis kaj min survangis. Ni nin ĵetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagiĝo. Mi staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj mezuris inter ni dekdu paŝojn. Mi devis pafi la unua;