Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed mia kolerekscitiĝo estis tiel forta, ke mi ekdubis pri celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietiĝo, mi cedis al li la unuan pafon; mia kontraŭulo ne akceptis. Oni decidis loti; la unuan numeron gajnis li, la ĉiama favorato de l’sorto. Li ekcelis kaj trapafis mian ĉapon. Nun estis mia vico. Fine, lia vivo estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, perante rimarki almenaŭ iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante el sia ĉapo maturajn merizojn kaj elbuŝigante kernojn, kiuj alflugis ĝis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. „Kion utilos, — mi pensis, — lin senigi je vivo, kiam li ne multe ĝin ŝatas?” Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon malsupren. — „Ŝajne, ĉi-momente vi ne tro atentas la morton, — mi diris: — vi bonvolas matenmanĝi; mi ne volus vin malhelpi.” — „Vi neniel min malhelpas, — li rediris: — bonvolu pafi; tamen, agu laŭ via plaĉo; via pafo estas al vi, kaj mi estas ĉiam preta al viaj servoj.” — Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke hodiaŭ mi ne intencas pafi, — kaj per tio la duelo estis finita… Mi eksiĝis el la regimento kaj foriĝis en ĉi tiun urbeton. De tiam pasis ne eĉ unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri venĝo. Nun mia horo alvenis…