Ĉi tiu paĝo estis validigita
— „Dio mia!“ ekkriis Mario Gavrilovna, kaj vi ne scias kio fariĝis kun via bedaŭrinda edzino?“
— „Mi ne scias” respondis Burmin’, mi ne scias kiel oni nomas la vilaĝon, kie mi edziĝis; mi ne memoras el kia stacio mi veturis, En tiu ĉi tempo mi tiel malmulte scietis la gravecon de mia krima ŝerco, ke, forveturinte de la preĝejo mi ekdormis, kaj revekiĝis la duan tagon frue jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas eĉ la esperon trovi tiun ĉi, kun kiu mi ŝercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure venĝita.”
— „Dio mia, Dio mia!” diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon. Tiel ĝi estis vi? kaj vi min ne rekonas?”
Burmin’ ekpaliĝis… kaj ĵetis sin al ŝiaj piedoj…
F I N O.