Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo.

En la „Aldono al la dua libro de l’ lingvo internacia” la aŭtoro nin sciigas ke la „Amerika Filozofia Societo en Filadelfio” decidis kunvoki internacian kongreson de ĉiuj instruitaj societoj por decidi la finan formon de la lingvo internacia. La aŭtoro, transdonante sian laboron al la estonta kongreso, foriras de l’ sceno kaj volas resti nur simpla amiko de l’ afero, ne havanta jam la kompetentecon de ia kondukado aŭ leĝdonado. Mi ne bezonas ripeti tutan la enhavon de la broŝureto, kiun ĉiu amiko de l’ lingvo internacia certe legis. Por mallonge diri: la foriranta aŭtoro montras al ni en la broŝureto la vojon, kiel ni mem sen kondukanto povas nun tute libere labori por l’ afero, eldoni verkojn, krei vortojn kaj cetere, ĝis la estonta kongreso.

La verko de l’ aŭtoro, kiel ankaŭ la vojo, kiun li elektis, montris sin bonaj; la aŭtoro bone pripensis la ilojn, kiuj kondukas al la celo. Al ni hodiaŭ restas nun ekprovi, ĉu ni jam efektive povas stari mem sur propraj piedoj. Ni komencu! Por elprovi miajn fortojn mi elektis malgrandan rakonton, sur kiu mi antaŭ kelkaj jaroj lernis la rusan lingvon, kaj mi donis al ĝi internacian veston. La rakonteto, unu el la plej belaj de Puŝkin’, donas en sia