Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

simpleco kaj natura fideleco multe konvenan pentron de la karaktero de l’ lando kaj de ĝiaj anoj. — Kiel vere la aŭtoro de l’ lingvo int. diris, ke oni povas tute libere esprimi siajn pensojn per la malmultaj vortoj de l’ vortareto, (dan’ al la kunmetebleco de la radikoj,) ni vidis en la „Dua libro” kaj en la „Aldono”; mi vidis tion saman dam la tradukado de la nuna rakonto. Mi preskaŭ ne bezonis krei novajn vortojn kaj povis tute fidele traduki, kvankam oni trovos, ke la rakonto estas multe riĉa je malsamaj vortoj. La solaj du nomoj de arboj, kuijn mi ne povis formi el la radikvortoj, mi prenis el la lingvo latine, ĉar en la botaniko ĝi ja estas internacia.

Mi deziras ke tiu ĉi libreto estu la komenco de l’ eldonado de simalaj verketoj. Se ankaŭ aliaj amikoj de la ling. int. alportos similajn ŝtonetojn por nia konstruo, ni baldaŭ havos ne sole lingvon internacian, sed ankaŭ la unuan veran „bibliotekon internacian”, kaj la afero iros tiam rapide antaŭen.

La tradukinto.