En la fino de l’ jaro 1811a, en epoĥo al ni memorinda, vivis en sia vilaĝo Nenaradovo la bona Gavrilo Gavriloviĉ’ R.
Li gloriĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo pro gastamo kaj koreco; la najbaroj ĉiuminute veturadis al li por manĝi, trinki, ludi kun lia edzino Praskovja’ Petrovna po kvin kopekoj je l’ bostono; kaj kelkaj el ili por rigardi ilian filineton Marion Gavrilovna’n, gracian palan kaj deksepjaran fraŭlinon. Ŝi estis rigardata kiel riĉa fianĉino, kaj multaj antaŭdecidis ŝin por si aŭ por siaj filoj.
Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tial kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de ŝi, estis malriĉa oficero, kiu sin trovis forpermese en sia vilaĝeto.
Ĝi estas kompreneble per si mem, ke la juna homo brulis egale de l’ ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciiĝinte ilian duflankan amon, malpermesis la filinon eĉ pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan asesoron.
Niaj amantoj estis en korespondado, kaj ĉiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aŭ ĉe l’ malnova preĝetejo. Tie ili ĵuradis unu al la alia eternan amon, plendadis je la sorto kaj faradis multoblajn projektojn.
Korespondante kaj interparolante tiasence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena decido: se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian feliĉon, ĉu ni ne povas veni al la celo ankaŭ sen ĝi?