Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni komprenas, ke tiu-ĉi feliĉa penso venis unue en la kapon de l’ juna homo, kaj ke ĝi multe plaĉis al la romana fantazio de Mario Gavrilovna.

Venis la vintro kaj ĉesigis iliajn revidojn, sed la korespondado fariĝis tiom pli viva.

Vladimiro Nikolajeviĉ’ en ĉia letero ŝin petegis, ke ŝi donu sin al li, edziĝu je li sekrete, kaŝu sin kelkan tempon kun li, kaj posti ili ĵetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature estus fine tuŝitaj per la heroa konstanteco kaj la malfeliĉo de la amantoj kaj dirus al ili certe: „infanoj, venu al niaj koroj!”

Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; multaj projektoj de l’ forkuro estis forĵetitaj. Fine ŝi konsentis; en certigita tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron el la ŝajnkaŭzo de l’ doloro je l’ kapo.

Sia servanta knabino estis en komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en ĝi kaj veturi ĉirkaŭ kvin verstojn de Nenaradovo, en la vilaĝon Ĵadrino, rekte antaŭ la preĝejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi.

Antaŭ la decidanta tago Mario Gavrilovna ne dormis tutan la nokton; ŝi ordadis kaj kunligadis sian tolaĵon kaj vestaĵon, skribadis longan leteron al unu sentema fraŭlino, ŝia amikino, alian al siaj gepatroj.

Ŝi diris adiaŭ al ili en la plej kortuŝantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de ia ama sento kaj finis per tio, ke la plej feliĉa minuto de l’ vivo estos por ŝi tiu, kiam ĝi