estos permesita al ŝi ĵeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj.
Sigelinte la du leterojn per Tula sigelilo, sur kiu estis elformitaj du brulantaj koroj kun konvena surskribo, ŝi ĵetis sin sur la liton mallonge antaŭ la lumiĝado de l’ tago, kaj ekdormetis; sed ankaŭ tie ĉi teruraj sonĝaj fantazioj ĉiuminute ŝin vekadis.
Jen ekŝajnis al ŝi, ke en tiu sama minuto, kiam ŝi sidiĝis en la glitveturilon por veturi al la edziĝo, la patro ŝin ekhaltigis, kun turmenta rapideco ŝin trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman senfundan subteraĵon… kaj ŝi flugis malsupren kun neklarigebla mortiĝado de l’ koro… jen ŝi vidis Vladimiron, kuŝantan sur la herbo, palan kaj sangantan. Mortante, li petegis ŝin per voĉo iranta tra l’ koro, ke ŝi rapidu por lin edziĝi… Aliaj malbelaj sensencaj sonĝaj vidaĵoj sin portis antaŭ ŝi unu post alia. Fine ŝi levis sin el la lito, pli pala ol kutime, kaj kun ne-preteksta doloro je l’ kapo. La patro kaj la patrino ekvidis ŝian maltrankvilecon; ilia karesa zorgado kaj la senĉesaj demandoj: „Kio estas je vi, Manjo? Ĉu vi ne estas malsana, Manjo?” disŝiradis al ŝi la koron. Ŝi penis ilin tranviligi, montri sin ĝoja, kaj ne povis.
Venis la vespero. La penso, ke jam je l’ lasta fojo ŝi pasigas tagon en la mezo de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; sekrete ŝi diris adiaŭ al ĉiuj personoj, al ĉiuj objektoj, kiuj ŝin ĉirkaŭadis. La vespermanĝo estis enportita; ŝia koro forte ekfrapis.
Per tremanta voĉo ŝi diris, ke ŝi ne havas apetiton por vespermanĝi kaj komencis adiaŭi je la