Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

patro kaj la patrino. Ili ŝin kisis kaj, kiel kutime, benis: ŝi apenaŭ ne ekploris.

Veninte en ŝian ĉambron, ŝi ĵetis sin sur la seĝon kaj verŝis varmegajn larmojn. Ŝia knabino konsilis al ŝi, ke ŝi tranviliĝu kaj kuraĝiĝu. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo devis por ĉiam forlasi la domon gepatran, ŝian ĉambron, la trankvilan vivon fraŭlinan. Ekstere estis neĝa blovado; la vento fajfis, la lignaj fenestraj kovriloj tremadis kaj frapadis; ĉio ŝajnis al ŝi kiel timigadoj kaj malfeliĉaj antaŭsignoj.

Baldaŭ en la domo ĉio trankviliĝis kaj ekdormis. Manjo ĉirkaŭkovris sin per ŝalo, metis sur sin varman superveston, prenis en la manon sian kesteton kaj eliris sur la postan verandon. La servantino portis post ŝi du kuneligaĵojn. Ili eliris en la ĝardenon. La neĝa blovado ne trankviliĝis, la vento blovis kontraŭen, kiel penante haltigi la junan krimistinon.

Fine ili alvenis al la fino de l’ ĝardeno. Sur la vojo la glitveturilo ilin atendis. La ĉevaloj, trafrostitaj, ne volis stari trankvile sur la loko, la veturigisto de Vladimiro promenadis antaŭ la glitveturila turnilo moderigante ilian fajrecon. Li helpis la sinjorinon kaj ŝian servantinon sidiĝi kaj kuŝigi la kuneligaĵojn kaj la kesteton, prenis la kondukilojn en la manojn kaj la ĉevaloj fluge ekkuris.

Transdonante la fraŭlinon al la zorgado de l’ sorto kaj al la arto de Tereŝka, la veturigisto, ni turniĝos al nia juna amanto.

La tutan tagon Vladimiro estis en veturado.