Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Matene li estis ĉe l’ Jadrina pastro; kun malfacilo ili venis al konsento. Poste li veturis serĉi atestantojn por la edziĝo inter la najbaraj vilaĝestroj. La unua, al kiu li venis, la eksa kvardekjara standartestro Dravnin’, konsentis kun plezuro. Tiu ĉi afero, li diris, rememorigis al li la pasintajn tempojn kaj la huzarajn ŝercetojn. Li invitis Vladimiron resti ĉe li por tagmanĝi kaj certigis lin, ke trovi la du aliajn atestantojn ne estos malfacile. Efektive tuj post la tagmanĝo venis la geometriisto Ŝmidt’ kun lipharoj kaj pikradetoj ĉe la botoj, kaj la filo de kapitano de l’ ĵandarmaro, knabeto deksesjara, kiu antaŭ kelka tempo aliĝis al la ulanoj. Ili ne sole alprenis la proponon de Vladimiro, sed ankaŭ ĵuris la pretecon oferi por li la vivon. Vladimiro ĉirkaŭprenis ilin kun neesprimebla ĝojo kaj forveturis la domon por sin prepari. Jam longe mallumiĝadis. Li elsendis sian fidelan Tereŝka’n en Nenaradovon kun sia trio da ĉevaloj kaj kun detala, vasta ordono; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unuĉevalan, kaj tute sola sen veturigisto li forveturis Ĵadrinon, kien post du horoj devis ankaŭ alveni Mario Gavrilovna. La vojon li konis, kaj la tuta veturo devis daŭri nur dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimiro estis elveturinta en la kampon, eklevis sin vento kaj fariĝis tia neĝa blovado, ke li nenion vidis. En unu minuto la vojo estis kovrita de neĝo, la ĉirkaŭaĵo perdiĝis en la nebulo malklara kaj flaveta, tra kiu flugadis blankaj pecoj de l’ neĝo; la ĉielo sin kuniĝis kun la tero; Vladimiro ekvidis sin sur la kampo