Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj vane li volis denove eltrovi la vojon; la ĉevalo paŝis rekte antaŭen kaj ĉiuminute jen ĝi veturadis sur neĝan amason, jen faladis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute sin renversadis.

Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed ĝi ŝajnis al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraŭ ne alveturis al la Ĵadrina arbareto. Pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek minutoj, la arbareto ĉiam ankoraŭ ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo tranĉita per profundaj kavoj. La neĝa blovado ne trankviliĝadis, la ĉielo ne ellumiĝadis. La ĉevalo komencis haltadi kaj de li la ŝvito faladis kiel hajleroj, malgraŭ ke li ĉiuminute estis ĝis la duono en la neĝo.

Fine li ekvidis, ke li veturis en malvera direkto. Vladimiro haltis: li komencis pripensadi, rememorigadi, prezentadi al si kaj certiĝis, ke li devis preni la vojon deksteren. Li veturis deksteren. Lia ĉevalo apenaŭ paŝadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Ĵadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Ĉie neĝaj amasoj kaj kavoj; ĉiuminute la glitveturilo sin renversadis, ĉiuminute li ĝin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviliĝi.

Fine en la flanko sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimiĝante li ekvidis arbaron. Glor’ al Dio, li ekpersis, nun ĝi estas proksima. Li veturis al la arbaro, esperante baldaŭ trovi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino estis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de l’ arboj,