Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie koleregi; la vojo estis glata; la ĉevalo reprenis la kuraĝon kaj Vladimiro trankviliĝis.

Sed li veturis kaj Ĵadrino ne estis videbla; la arbaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la ĉevalon; la bedaŭrinda besto ekiris kure, sed baldaŭ ĝi komencis haltadi, kaj post kvaronhoro ĝi komencis iradi paŝe, malgraŭ ĉiujn fortuzojn de la malfeliĉa Vladimiro.

Baldaŭ la arboj komencis maldensiĝi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro; Ĵadrino ne estis videbla. Ĝi devis esti ĉirkaŭ la meznokto. La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antaŭen. La vetero trankviliĝis; la nuboj disiradis; antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita de blanka ondforma tapiŝo. La nokto estis sufiĉe luma. Li ekvidis nemalproksime vilaĝeton, kunmetitan de kvar aŭ kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Ĉe l’ unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon.

„Kion vi bezonas?” — „Ĵadrino estas malproksima?” — „Ĉu Ĵadrino estas malproksima?” — „Jes, jes, ĉu gi estas malproksima?” — „Proksimeta, estos ĉirkaŭ deko da verstoj”. Ĉe tio ĉi Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo juĝita al la morto.

— El kie vi estas?” daŭrigis la maljunulo. — Vladimiro ne havis la kuraĝon respondi je demandoj. „Ĉu vi