Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

povas, maljunulo, li diris, preni por mi ĉevalojn ĝis Ĵadrino?” — „Kiel ni havus ĉevalojn!” respondis la vilaĝano. „Ĉu mi ne povas ricevi almenaŭ kondukanton? mi pagos kiom al li plaĉos.”

— „Atendu”, diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, „mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos.” Vladimiro atendis, sed apenaŭ pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris. „Kion vi bezonas?” — „Kie estas via filo?” — Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmiĝis? Eniru varmiĝi!” — Mi dankas, elsendu pli rapide la filon.” —

La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen elserĉante la vojon, kovritan de neĝaj amasoj.

„Kioma horo?” demandis lin Vladimiro. „Jam baldaŭ lumiĝos”, diris la juna vilaĝano. Vladimiro ne parolis jam pli eĉ unu vorton.

La kokoj kantis kaj estis jam luma tago, kiam ili alvenis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da ĉevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!

Sed ni returniĝos al la bonaj Nenaradovaj vilaĝistoj kaj ni rigardos, kio ĉe ili fariĝas.

Ha, nenio!

La maljunuloj vekiĝis kaj eniris en la gastĉambron, Gavrilo Gavriloviĉ’ en noktĉapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja’ Petrovna en vata noktsurtuto. Oni enportis la temaŝinon kaj Gavrilo Gavriloviĉ’ sendis la knabinon por sciiĝi de Mario Gavrilovna, kia estas ŝia sano kaj kiel ŝi elripozis.